Anselmo Lorenzo
Anselmo Lorenzo | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Anselmo Lorenzo Asperilla |
Naskiĝo | 21-an de aprilo 1841 en Toledo |
Morto | 30-an de novembro 1914 (73-jaraĝa) en Barcelono |
Tombo | Montjuïc Cemetery (en) |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Okupo | |
Okupo | anarki-sindikatismo sindikatisto kompostisto |
Anselmo Lorenzo Asperilla (Toledo, 21-a de aprilo de 1841 - Barcelono, 30-a de novembro de 1914), foje nomata "la avo de la hispana anarkiismo", estis unu el la unuaj anarkiistoj hispanaj.
Aktivulo kaj anarkiisma teoriisto
[redakti | redakti fonton]Li estis ege aktiva en la anarkiisma movado ekde sia renkonto kun Giuseppe Fanelli en 1868 en Madrido ĝis sia morto en 1914. Aŭtoro de nombraj verkoj kaj broŝuroj por disvastigi la anarkiisman ideologion, li formis parton de la redakcio de La Emancipación de Madrido (1871) kiel sekretario.
Kongreso de la 1a Internacio
[redakti | redakti fonton]En la jaro 1871 li partoprenis kun Francisco Mora kaj Tomás González Morago de la hispana sekcio de la Unua Internacio, partoprenante en konferenco en Londono en 1871 defendante sintenon ne marksistan. El 1886 al 1888 li partoprenis en la direktorado kaj redakto de la gazeto Acracia, de Barcelono.
Ekzilo en Francio kaj fondo de la CNT
[redakti | redakti fonton]Li ekziliĝis en Parizo ĉar persekutis lin polico, akuzita kiel inspiranto en la procezo de Montjuïc (1896-1897). Je sia reveno li kunlaboris en Barcelono kun la Eldonejo de la Moderna Lernejo kun Francisco Ferrer Guardia. En 1910 li partoprenis en la kongreso de Barcelono kaj en la fondo de la Confederación Nacional del Trabajo (CNT).
En la aktualo la CNT havas fondaĵon kiu estas samnoma.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Fuera política (1886)
- Acracia o república (1886)
- Biografía de Pedro Kropotkin (1893)
- Criterio libertario (1903)
- Vía libre (1905)
- Solidaridad (1909)
- La Anarquía Triunfante (1911)
- Contra La Ignorancia (1913)
- El proletariado militante, 2 vols. (1901, vol. 1-1923, vol. 2)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Madrid, Francisco, Anselmo Lorenzo. Un militante proletario en el ojo del huracán, Virus editorial, 2009. ISBN 978-84-96044-99-9 Kolekto de artikoloj kaj eseoj de Anselmo Lorenzo, publikitaj en diversaj medioj kaj revuoj de la epoko, kolektitaj kaj organizitaj de la historiisto de la anarkiismo Francisco Madrid.
- Villena Espinosa, Rafael, Anselmo Lorenzo. El proletario militante, Ciudad Real, 2009. Almud-Centro de Estudios de Castilla-La Mancha Arkivigite je 2009-05-01 per la retarkivo Wayback Machine (colección "Biografías"), 2009. ISBN 978-84-935656-4-0. Verko de biografia sintezo pri la gravulo kaj pri la originoj de la laborista movado en la regiono kie Lorenzo naskiĝis. Kun bibliografio, kronologio kaj mallonga selekto de tekstoj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]